Saltu al enhavo

Johann von Herbeck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Johann von Herbeck
Johann Ritter von Herbeck, litografio de Karl Lanzedelli
Johann Ritter von Herbeck, litografio de Karl Lanzedelli
Persona informo
Naskiĝo 25-an de decembro 1831 (1831-12-25)
en Vieno
Morto 28-an de oktobro 1877 (1877-10-28) (45-jaraĝa)
en Vieno
Tombo Centra Tombejo de Vieno Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj germana
Ŝtataneco Aŭstrio Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo dirigento
komponisto
muzikisto Redakti la valoron en Wikidata
vdr

Johann Ritter von Herbeck (naskiĝinta la 25-an de decembro 1831 en Vieno; mortinta la 28-an de oktobro 1877 samurbe) estis aŭstra orkestrestro kaj komponisto.

Herbecks-Ruhe en Pörtschach ĉe Wörther See
Bronzmedaliono de Josef Valentin Kassin en Herbecks-Ruhe je Pörtschach ĉe Wörther See

Komencinte studi, komence filozofion ekde 1847 kaj juron ekde 1850 ĉe la Universitato de Vieno, Herbeck unue direktis en 1852 kaj 185 la prezentadojn de la eklezimuzika asocioj de Josefstadt kaj fondis en 1858 laŭ komisio de la Asocio de la Muzikamikoj en Vieno la Vienan Kantasocion. En la jaro 1863 li fariĝis membro de la Kortega Muzikistaro kaj estis ekde la jaro 1866 kortega muzikestro. En la jaroj 1869 ĝis 1875 li estis muzikestro de la Kortega Opero respektive direktis ĝin ekde 1870 ĝis 1875. Herbeck malkovris la „nefinitan simfonion“ de Franz Schubert kaj prezentis ĝin unuafoje la 17-an de decembro 1865 en la viena Hofburg. Li estis grava persono en la viena muzikhistorio, kiu tenis multajn kontaktojn al aliaj muzikistoj. Do li ekzemple fariĝis antaŭeniganto de Anton Bruckner. Kvankam Herbeck ĉefe estis orkestrestro, li ankaŭ komponis. Inter liaj verkoj estas interalie pluraj simfonioj, inter tiuj unu por orgeno kaj orkestro.

Johann Ritter von Herbeck estas enterigita en honortomon sur la Viena ĉeftombejo. Laŭ li en 1894 Herbeckstraße en Vieno ricevis sian nomon. Memore al sia honormembro la Vira Kantasocio Klagenfurt konstruigis en la jaro 1878 en la komunumo Pörtschach la memorejon „Herbecks-Ruhe“.

Distingoj

[redakti | redakti fonton]
  • i.r. ora meritokruco kun krono
  • Kavalirkruco de la i.r. Francisko-Jozefo-Ordeno 2-a-klasa
  • Kavaliro de la i.r. Ordeno de la Fera Krono 3-a-klasa
  • Kavaliro de la cara rusa Stanislaa Ordeno 2-a-klasa
  • Oficiro de la imperiestra brazila Rozo-Ordeno
  • Kavaliro de la reĝa hanovruja Ernst-August-Ordeno 1-a-klasa
  • 1874 altigo al hereda kavaliro

Literaturo

[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]